Shen Haixiong, vicministro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) , la 27-an de oktobro laŭ la loka tempo, kaj Thomas Bach, prezidanto de Internacia Olimpika Komitato (IOK), subskribis kunlaboran memorandon nome de propraj flankoj en la ĉefstabejo de IOK en svisa Laŭzano. Kaj la du flankoj kontinue profundigos kunlaboron sur la kampoj de transsendado kaj raportado de olimpikaj konkursoj kaj reklamado de olimpika kulturo. Ili ankaŭ ĉeestis al malfermo de memoriga briko de la ĈKG en Olimpika Muzeo.
Laŭ la memorando, la du flankoj starigos longtempe kunlaboran mekanismon por la Parizaj Olimpikoj en 2024 kaj estontaj olimpikoj, disvolvos profundan kunlaboron pri transsendado de konkursoj, uzado de teknologioj kaj plivastigo de merkatoj, kaj multe disvastigos olimpikajn spiriton kaj kulturon por komuna disvolvado.
Thomas Bach donacis al Shen Haixiong memorigan medalon "Paco" de la IOK en 2023
Akompanata de Thomas Bach, Shen Haixiong kaj liaj sekvantoj vizitas "Hejmon de Olimpikoj" en la ĉefstabejo de IOK
Shen Haixiong donacis al Thomas Bach statuon de prezidanto Bach, verkitan de ĉina skulptisto Yuan Xikun