Wang Yi renkontiĝis kun Biden
Ĝoja Publikigita: 2023-10-28 16:58:54

Ĉina plej altnivela diplomato diris vendrede, ke lia vizito al Usono celas komuniki kun la usona flanko pri efika efektivigo de gravaj interkonsentoj atingitaj de la dulandaj ŝtatestroj por stabiligi la rilatojn inter Ĉinio kaj Usono, eviti plimalboniĝon de la rilatoj kaj akceli kiel eble plej fruan revenigon de la dulandaj rilatoj al sana kaj stabila disvolvo.

Tion esprimis Wang Yi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj ĉina ministro de eksterlandaj aferoj, en sia renkontiĝo kun usona prezidento Joe Biden en Vaŝingtono.

Li diris al Biden, ke la principo de unu Ĉinio kaj la tri komunaj komunikaĵoj inter Ĉinio kaj Usono estas la plej gravaj politikaj fundamentoj de la dulandaj rilatoj, en kiuj oni devas persisti sen interveno.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree