Wang Yi organizis diskutan kunvenon kun usonaj strategiaj personoj
Shanshan Publikigita: 2023-10-29 17:50:26

La 28-an de oktobro laŭ la loka tempo, Wang Yi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ministro pri eksterlandaj aferoj, okazigis kunvenon en Vaŝingtono kun usonaj strategiaj personoj.

Wang Yi diris, ke dum ĉi-foja vizito al Usono, Ĉinio kaj Usono faris profundajn, konstruivajn kaj praktikajn strategiajn komunikadojn pri multaj komune prizorgataj problemoj en sinteno de egaleco kaj reciproka respekto, kaj kune eligis pozitivan signalon pri stabiligo kaj plibonigo de la dulandaj rilatoj. Kvankam ankoraŭ ekzistas diversaj diverĝoj inter Ĉinio kaj Usono, kaj ankoraŭ estas multaj demandoj por solvi, tamen la ambaŭ flankoj opinias, ke estas profite kaj necese, ke la du grandaj landoj daŭrigu la dialogon. Ambaŭ flankoj esperas, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono stabiliĝos kiel eble plej baldaŭ kaj klopodos por pliboniĝi. La du flankoj ambaŭ esperas, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono povos esti stabiligitaj kiel eble plej rapide. Ili konsentis labori kune por realigi la renkontiĝon de la du ŝtatestroj en San-Francisko.

Partoprenantoj opinias, ke stabilaj rilatoj inter Usono kaj Ĉinio konformas al la interesoj de la ambaŭ flankoj. Kunlaboro de Usono kaj Ĉinio ludis kaj daŭre ludos ŝlosilan rolon por solvado de internaciaj kaj regionaj kernaj demandoj. La strategia komunumo de Usono ne konsentas kun la teorio pri tio, ke “la kontakto de Usono kun Ĉinio malsukcesis" kaj subtenas la du flankojn rekomenci dialogon en diversaj kampoj, antaŭenigi ekonomian, komercan, sciencan kaj teknologian kunlaboron, faciligi interŝanĝojn de homoj, plifortigi interkomprenon per profunda komunikado por eviti miskomprenon. Fronte al geopolitikaj konfliktoj kaj monda malordo, estas necese, ke Usono kaj Ĉinio plifortigu komunikadon kaj kune traktu tutmondajn defiojn.

Wang Yi ankaŭ havis profundajn interŝanĝojn kun ĉiuj pri aferoj koncernaj al la partoprenantoj, inkluzive de armeaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Usono, financaj, teknologiaj kaj kulturaj interŝanĝoj kaj kunlaboro, investa medio de Ĉinio, merkat-aliro, la situacio en la Mez-Oriento, kaj la krizo en Ukrainio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree