ĈKG subskribis interkonsenton pri kunlaboro kun CGĈAC kaj IOA
Ĝoja Publikigita: 2023-10-29 19:18:57

Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) sabate laŭ la loka tempo subskribis kunlaboran memorandon respektive kun Centro de Greka kaj Ĉina Antikvaj Civilizacioj (CGĈAC) kaj la Internacia Olimpika Akademio (IOA) pri kunlaboro por akceli interŝanĝojn kaj reciprokan lernadon de la dulandaj civilizacioj kaj plivastigi olimpikan spiriton. Greka ĉefministro Kyriakos Mitsotakis esprimis gratulon al tio, ke la IOA kaj la ĈKG profundigis kunlaboron kaj subskribis rilatajn interkonsentojn. Shen Haixiong, vicministro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG), subskribis interkonsenton respektive kun Stelios Virvidakis, prezidanto de la Gvida Komitato de la CGĈAC, kaj Isidoros Kouvelos, prezidanto de la IOA. Al la ceremonio de la subskribo ĉeestis Xiao Jun, ĉina ambasadoro en Grekio.

Pere de greka vicministro de sportoj, Yannis Vroutsis, grekaj ĉefministro Kyriakos Mitsotakis kaj registaro esprimis gratulon kaj aplaŭdon pri la nova kunlabora partnereco inter la IOA kaj la ĈKG, bondezirante viglan disvolviĝon de la olimpika valoro en la ĉina socio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree