Fermiĝis 4-a Azia Handikapula Sportkunveno en Hangzhou, Ĉinio
Ĝoja Publikigita: 2023-10-29 15:46:35

Okazis ferma ceremonio de la 4-a Azia Handikapula Sportkunveno sabate en Hangzhou-a Olimpika Sporta Centra Stadiono. Prezidanto de Azia Paralimpika Komitato Majida Rashed deklaris fermon de la 4-a Azia Handikapula Sportkunveno en Hangzhou.

En la unusemajna sportkunveno atletoj gajnis sume 502 orajn medalojn, rompis mondajn rekordojn 21 fojojn, aziajn rekordojn 72 fojojn kaj rekordojn de Azia Handikapula Sportkunveno 283 fojojn. Laŭ statistiko, 439 sportistoj de la ĉina delegacio partoprenis en 390 konkursoj, akiris 214 orajn medalojn, 167 arĝentajn medalojn kaj 140 bronzajn medalojn, ankaŭ venkis mondajn rekordojn 13 fojojn kaj aziajn rekordojn 35 fojojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree