La malferma ceremonio de la 10-a Pekina Xiangshan-Forumo okazis lunde en Pekino, la ĉefurbo de Ĉinio.
Zhang Youxia, vicprezidanto de la Centra Milita Komisiono de Ĉinio, faris ĉefparoladon tiuokaze.
Post la ceremonio, unua plena sesio de la forumo estis kunvokita sub la temo "Respondeco de Grandaj Landoj kaj Tutmonda Sekureca Kunlaboro".
La forumo okazas de la 29-a ĝis la 31-a de oktobro en la Pekina Internacia Konferenca Centro.