La 29an de oktobro polico en Tampa, Florido, Usono, diris, ke en la urbo frumatene de tiu tago okazis pafado, kiu rezultigis 2 mortojn kaj 18 vunditojn.
Polica proparolanto diris en gazetara konferenco, ke vespere de la 28-a, sur loka strato okazis aktivadoj por Festo de Ĉiuj Sanktuloj, kaj centoj da homoj kolektiĝis ĉe la loko. Je preskaŭ la 3-a matene de la 29-a, du grupoj da homoj batalis, kaj tiam almenaŭ du homoj ekpafis. La homamaso fuĝis ĉiudirekten, kaj survoje okazis amasfuĝo.
La polico diris, ke la vunditoj estis senditaj al hospitalo por kuracado. Unu suspektato estis arestita kaj alia daŭre estas libera.