Simbola Turo de Centra Komerca Zono en nova administra ĉefurbo de Egiptio, horizonto leviĝinta sur dezerto
Ĝoja Publikigita: 2023-11-01 13:32:18

En dezerto oriente je ĉirkaŭ 50 kilometroj de Kairo, ĉefurbo de Egiptio, troviĝas Simbola Turo de Centra Komerca Zono de nova administra ĉefurbo de Egiptio, la turo altas je 385,8 metroj kaj estas nomata "la plej alta domego en Afriko", ankaŭ "nova piramido" laŭ lokanoj. Post kvinjara konstruado, finkonstruiĝis ĉefa parto de la turo kaj la Centra Komerca Zono. Nun laborantoj ĉinaj kaj egiptaj plenforte faras lastan laboron por laŭdate fini la programon.

32-jara Mohammed Tantawi kreskis ĉe piramido kaj nun fariĝis unu el konstruantoj de la programo. Li diris, ke malsame kun piramido, la nova miraklo estas komune kreita de egiptoj kaj ĉinoj.

Mohammed Tantawi diris: "Mi aliĝis al la programo en 2018. Tiam ĉi tie estis vera neloĝata dezerto, sen ŝoseo, sen veturilo, nur sablo pleniganta la ĉielon. "

La 21-an de januaro 2016, sub komuna atesto de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj egipta prezidento Abdel Fattah el-Sissi, ĉina kompanio Ĉina Ŝtata Konstruado kaj la egipta Ministerio de Loĝigado kaj Disvolvado de Urboj kaj Kamparo subskribis ĝeneralan framan kontrakton pri konstruado de nova administra ĉefurbo de Egiptio. La konstrua areo estas ĉirkaŭ 700 kvadrataj kilometroj, kaj oni investis pli ol 500 miliardojn da usonaj dolaroj, kaj la efektivigado de la programo iras en tri stadioj, la programo estas la plej granda farata de ĉina entrepreno en Egiptio.

Wei Jianxun, direktoro pri konstruado de Simbola Turo de Centra Komerca Zono en nova administra ĉefurbo de Egiptio, konigis: "La Simbola Turo ĝuste estas vindindaĵo sur la centra akso de la Centra Komerca Zono. La turo altiros multajn gravulojn de la egipta registaro kaj egiptojn, kiuj sur la turo povos rigardi la panoramon de tuta nova administra ĉefurbo, inkluzive de domegoj de ĉiuj ministerioj."

Mohammed Tantawi diris: "En laboro ni kaj ĉinaj kolegoj intime kunlaboras, tute ne sentas diferencon inter ĉinoj kaj egiptoj, pro tio ni povas rapide kaj altkvalite fini laboron, precipe ni ellernis teknologiojn, kiujn antaŭe ni tute ne aŭdis. La teknologioj garantiis la programon sukcesa, ankaŭ estas uzataj en aliaj programoj de Egiptio.”

Komence de planado de la nova administra ĉefurbo de Egiptio, la egipta registaro elmetis la koncepton de "verda disvolvo", kiu akordiĝas al la ĉina iniciato "Zono kaj Vojo". Subtenate de ĉina forta infrastruktura konstruado, post finkonstruo la nova administra ĉefurbo de Egiptio aldonos 700 kvadratajn kilometrojn de uzebla oazo al Egiptio, en kiu serioze mankas tero.

Por estonta disvolvo Mohammed Tantawi lernis en Luban-Instituto, kaj sub gvidado de ĉinaj instruistoj li kontinue fortigis sian profesian kapablon. Li diris, ke li klopodas por plensukcesa finplenumo de la programo, pli multe por fari preparadon al estonta kunlaboro kun ĉinaj kolegoj kaj kreos novajn miraklojn unu post unu.

Mohammed Tantawi diris: "La programo ne estas simpla konstruado, sed fiero de ĉiuj egiptoj. Ni faris la aferon senprecedencan en Egiptio. Ni kredas, ke ĝi restos en la egipta historio por ĉiam. Tio estas mia gloro, ankaŭ movforto por mia marŝado antaŭen."

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree