Shi Yi, supera kolonelo de terarmeo kaj proparolanto de la ĉina Orienta Militozona Komandejo, diris, ke la 1an de novembro la usona destrojero Peralta kaj la kanada eskortoŝipo Ottawa tranavigis la tajvanan markolon, kaj ili blufis pri tio. Shi Yi aldonis, ke la Orienta Militozona Komandejo de la Ĉina Popola Liberiga Armeo organizis marajn kaj aerajn fortojn por travoje kontrolobservi la ŝipojn, preni antaŭzorgajn rimedojn kaj laŭleĝe fari traktadon. La militozonaj trupoj ĉiam estas pretaj gardi sin kontraŭ io ajn, kio okazos abrupte, kaj firme defendi la suverenecon kaj sekurecon de la lando kaj la pacon kaj stabilecon de la regiono.