Kyodo News kaj Jiji News Agency raportis la 2an de novembro laŭ la loka tempo, ke la Japana Elektra Elektrokompanio de Tokio komencis la trian raŭndon de ellaso de la nuklepoluita akvo de la Fukushima Nuklea Elektrocentralo en la maron tiutage. La totala kvanto de nuklepoluita akvo ellasita en la maron ĉi-foje estas proksimume 7 800 tunoj, kaj daŭros ĝis ĉirkaŭ la 20a de novembro.
Laŭ raportoj, la kvara raŭndo de ellaso antaŭvidite komenciĝos en la komenco de 2024, kaj la totala kvanto de la nuklepoluita akvo ellasita en la kvar raŭndoj estos proksimume 31 200 tunoj.