La plej grava laboro en la ĉi-monata tagordo de SK estas pri la gazaa situacio
CMG Publikigita: 2023-11-02 21:33:44

La 2an de novembro la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj organizis gazetaran konferencon, en kiu raportisto metis demandon: Kiajn konsiderojn pri la ĉi-monata tagordo de la Sekureca Konsilio (SK) de UN havas Ĉinio, kiel deĵoranta prezidanto de la Sekureca Konsilio de UN en novembro?

Wang Wenbin, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, respondis, ke ekde la 1a de novembro Ĉinio oficas kiel deĵoranta prezidanto de SK de UN en novembro. Ĉina ambasadoro Zhang Jun,konstanta reprezentanto al UN, jam konigis al amaskomunikiloj kaj membro-ŝtatoj de UN konsiderojn de Ĉinio.

Wang rimarkigis, ke la plej grava laboro en la ĉi-monata tagordo de SK estas pri la gazaa situacio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree