Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Wang Wenbin anoncis vendrede, ke la 6a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) okazos en Ŝanhajo de la 5a ĝis la 10a de novembro. Laŭ la invito de ĉina ĉefministro Li Qiang, aŭstralia ĉefministro Anthony Albanese, kuba ĉefministro Manuel Marrero Cruz, kazaĥa ĉefministro Alikhan Smailov, serba ĉefministro Ana Brnabic kaj aliaj eksterlandaj gvidantoj ĉeestos la malferman ceremonion kaj rilatajn agadojn de la ĈIIE.
Aŭstralia ĉefministro Anthony Albanese faros oficialan viziton al Ĉinio de la 4a ĝis la 7a de novembro.