Usona Departemento pri Agrikulturo gvidos delegacion por partopreni en la ĈIIE unuafoje
Ema Publikigita: 2023-11-04 18:20:48

Laŭ la informo de la usona ambasadorejo al Ĉinio kaj la Usona Asocio de Eksportado de Sojfaboj, ke ĉijare la Usona Departemento pri Agrikulturo gvidos delegacion por partopreni en la ĈIIE unuafoje.

La Usona Manĝaĵa kaj Agrikultura Pavilono de ĉi tiu ĈIIE konsistas el 17 ekspoziciantoj. Dum la ekspozicio, agrikulturaj produktoj kaj teknologioj el Kalifornio, Idaho kaj Kartvelio estos rekomenditaj. Samtempe surloke okazos ankaŭ subskribaj ceremonioj pri aĉetado kaj kunlaboro en kampoj de agrikulturaj produktoj kaj aliaj.

Krom Usono, Tajlando, Serbio, Kazaĥio kaj aliaj landoj kaj regionoj ankaŭ sendos grandskalajn delegaciojn por partopreni en la ekspozicio ĉijare. La 6a ĈIIE bonvenigos gastojn el 154 landoj, regionoj kaj internaciaj organizoj, kun pli ol 3 400 ekspoziciantoj, atingante novan maksimumon en skalo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree