Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj diras daŭrigi plej grandan klopodon por mildigi krizon en Gazao
Qiujieming Publikigita: 2023-11-04 19:43:53

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris vendrede, ke Ĉinio daŭre puŝos la Sekurecan Konsilion de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) plenumi siajn respondecojn kaj adopti rezoluciojn frue por helpi mildigi la daŭran krizon en Gazao.

Wang, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), faris la rimarkojn en telefona interparolo kun ministro pri eksteraj aferoj de Saud-Arabio Faisal bin Farhan Al Saud.

Faisal dankis Ĉinion pro subteno de justeco pri la palestina-israela konflikto kaj subteno de iniciatoj kaj proponoj de arabaj landoj.

Li aprezis la rolon de Ĉinio kiel grava lando por puŝi la Sekurecan Konsilion fari agadon.

Li diris, ke Saud-Arabio alvokas tujan batalhalton por certigi, ke helpa liverado povus atingi Gazaon kiel eble plej baldaŭ por mildigi la humanitaran katastrofon.

Wang diris, ke Saud-Arabio estas grava lando en la regiono kun grava influo. La ĉina flanko aprezas la aktivan kontribuon de Saud-Arabio al la duŝtata solvo, kaj opinias, ke ĝi daŭre klopodos kun aliaj arabaj landoj por realigi regionan pacon.

Faisal diris, ke la duŝtata solvo estas la plej realigebla solvo por solvi la palestinan demandon kaj atingi daŭran pacon, kaj Saud-Arabio daŭre klopodos por ĝi kaj antaŭenpuŝos pli grandan konsenton en la venonta Pintkunveno de Araba Ligo.

La du flankoj ankaŭ interŝanĝis opiniojn pri duflankaj rilatoj kaj promesis plifortigi strategian komunikadon, profundigi kunlaboron en diversaj kampoj kaj kunlabori por plua progreso de ĉiuflanka strategia partnereco de Ĉinio kaj Saud-Arabio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree