Mortnombro atingis 143 pro tertremo en Nepalo
Qiujieming Publikigita: 2023-11-04 19:41:40

Nepala Polico diris sabate, ke la nombro de mortintoj pro forta tertremo, kiu trafis okcidentan Nepalon vendrede nokte kreskis al 143, kaj la nombro de la vunditoj grandiĝis al 166.

Laŭ la aŭtoritatoj, la 6,4- magnituda tertremo trafis distriktojn Jajarkot kaj okcidenta Rukum je la 23:47 laŭ la loka tempo vendrede nokte, kun profundeco de 10-15 kilometroj.

Nepala Polico, Nepala Armita Polica Forto kaj Nepala Armeo partoprenis en la savado. La registaro prioritatis la savon kaj kuracadon de vunditoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree