Pensu Kiel Hundo, la ĉina-usona kunproduktita filmo, prezentiĝis sabate en la 19a Ĉina-usona Filmfestivalo kaj la Ĉina-usona Televida Festivalo en Los-Anĝeleso.
Preskaŭ 200 familioj spektis la filmon en teatro Alhambra en Los-Anĝeleso kaj festis la “Feliĉan Tagon de Familio” okazigitan de la festivaloj.
Alparolante la eventon, usona parlamentano Judy Chu diris, ke la filmo estas “unika miksaĵo” de ĉina kaj usona kulturoj, allogante tutmondan publikon.
La filmaj kaj televidaj festivaloj komenciĝis en Los-Anĝeleso merkrede vespere, kun pli ol 500 filmoj kaj televidaj teatraĵoj partoprenitaj. Entute 10 filmoj gajnis la premion Ora Anĝelo ĉe la okazaĵo.