Ĉinio unuafoje prezentis Iniciaton pri Internacia Sciencteknika Kunlaboro
Mirinda Publikigita: 2023-11-07 17:22:23

Marde en Chongqing fermiĝis la unua Konferenco de Sciencteknologiaj Interŝanĝoj de la Zono kaj Vojo, kaj en la konferenco Ĉinio unuafoje prezentis Iniciaton pri Internacia Sciencteknika Kunlaboro, kiu proponas efektivigi la koncepton malferman, justan, sendiskriminacian pri internacia sciencteknika kunlaboro, persisti en “science senlandlima profitigas tutan homaron”, por kune konstrui tutmondan sciencteknikan komunumon kun komuna estonteco por la homaro.

La konferenco ankaŭ unuafoje publikigis fruktojn de sciencteknika noviga kunlaboro pri la Zono kaj Vojo. Laŭ la donitaĵoj, Ĉinio jam subskribis interregistarajn interkonsentojn pri sciencteknika kunlaboro kun pli ol 80 landoj partoprenantaj en komuna konstruado de la Zono kaj Vojo, establis pli ol 50 komunajn laboratoriojn pri la Zono kaj Vojo en sano, trafiko, materialoj kaj energio, starigis pli ol 20 ekzemplajn centrojn de agrikultura teknologio kaj pli ol 70 eksterlandajn industriajn parkojn. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree