Marde la Ĝenerala Administracio de Doganoj anoncis, ke en la antaŭaj 10 monatoj de 2023 la sumo de importado kaj eksportado de vara komerco de Ĉinio kalkuliĝis al 34,32 duilionoj da juanoj. La esktera komerco progresis en stabileco.
Laŭ statistiko, en la antaŭaj 10 monatoj, la sumo de importado kaj eksportado de vara komerco de Ĉinio pliiĝis je 0,03%. La eksportado kreskis je 0,4% kaj la importado malpliiĝis je 0,5%. En oktobro la importado kaj eksportado de la lando kalkuliĝis al 3 540 miliardoj da juanoj, kreskante je 0,9% kompare kun la sama periodo de 2022. La monata importado kaj eksportado montras pli solidan tendencon.