De la 8a ĝis la 10a de novembro en Wuzhen, Zhejiang-provinco, okazos la Monda Interreta Konferenco 2023. La konferenco unuafoje realigos plenverdan okazigon. Dum la konferenco, la provizado de verda elektro al pavilonoj eble superos 500 000 kilovathorojn, kio egalas redukton de 400 tunoj da karbona emisiado.
Dum la konferenco, hoteloj, butikoj, turismaj ŝipoj, navedbusoj en la vizidindejoj kaj por ekranoj, komputiloj kaj klimatiziloj en la kunvenejoj tute estos provizitaj per pura elektro.