Kian inspiron alportas degelo de ĉina-aŭstraliaj rilatoj?
Yu Publikigita: 2023-11-08 18:38:19

"Ĉinio kaj Aŭstralio konsentis malfermi novan paĝon", "la renkontiĝo markas degelon de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj post jaroj da streĉeco, kiu malhelpis duflankan komercon" – raportis okcidentaj amaskomunikiloj pri la renkontiĝo inter gvidantoj de Ĉinio kaj Aŭstralio en Pekino la 6an de novembro.

Tiutage en Pekino, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun aŭstralia ĉefministro Anthony Albanese. Xi akcentis, ke la du flankoj devas kapti la ĝustan direkton de la disvolviĝo de siaj rilatoj dum la profundaj ŝanĝiĝoj de la monda situacio, procedi de la komunaj interesoj de la du landoj, strebi al duflankaj rilatoj, kiuj prezentas traktadon unu al la alia sur egaleco, serĉi komunan punkton dum flankenmeto de diferencoj kaj reciprokprofitan kunlaboron, kaj antaŭenigi la ĉina-aŭstralian ampleksan strategian partnerecon. Albanese diris, ke politikaj sistemoj de Aŭstralio kaj Ĉinio estas malsamaj, kaj estas normale havi malkonsentojn, tamen la rilatoj inter la du landoj ne devas esti difinitaj per malkonsentoj; Aŭstralio kaj Ĉinio havas vastajn komunajn interesojn, kaj dialogo kaj kunlaboro estas la ĝusta elekto.

Tio estis la refoja vizito de la aŭstralia ĉefministro al Ĉinio post 7 jaroj. Ĉe la koordinatoj de historio kaj realeco, homoj povas pli bone kompreni la specialan signifon de la vojaĝo de Albanese. Fine de oktobro antaŭ 50 jaroj, la vizito de tiama aŭstralia ĉefministro Edward Gough Whitlam al Pekino, kiu antaŭenigis la starigon de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Aŭstralio, fariĝis mejloŝtona okazaĵo en la disvolviĝo de ĉina-aŭstraliaj rilatoj. Tiam li metis sian orelon al la Eĥomuro dum vizito al la Ĉiela Altaro en Pekino, postlasante klasikan foton. Kvindek jarojn poste, preskaŭ samtempe, Albanese atingis Pekinon kaj afiŝis grupan foton kun la Preĝa Halo de la Ĉiela Altaro en sociaj komunikiloj.

Fakuloj diris al raportistoj, ke la vizito de Albanese ne nur por saluti siajn antaŭulojn, sed ankaŭ inspiriĝi de historia sperto. La rilatoj inter Ĉinio kaj Aŭstralio troviĝis en senelirejo en la lastaj jaroj. La vizito de Albanese portis la enlandan atendon "rompi la glacion" en ĉina-aŭstraliaj rilatoj kaj malfermi novajn perspektivojn de la venontaj 50 jaroj.

Dum la vizito en Ĉinio, Albanese ĉeestis la malferman ceremonion de la 6a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE). Ĉirkaŭ 200 aŭstraliaj kompanioj partoprenas ĉi-jaran ĈIIE kaj esprimis sian optimismon pri la ĉina merkato, kun grandaj atendoj pri plifortigo de praktika kunlaboro inter la du landoj. Estro pri tutmondaj aferoj en la Aŭstralia Komerca Konsilio, Warwick Amith, diris, ke plibonigi rilatojn inter la du landoj helpas al kompanioj konsideri pli longtempajn investojn.

Ni atendas, ke en la venontaj 50 jaroj, Ĉinio kaj Aŭstralio sekvos la tendencon de la epoko, plibonigos reciprokan komprenon kaj fidon en paca kunekzistado kaj atingos komunan disvolviĝon en reciprokprofita kunlaboro. "Tio, kio restas senŝanĝa estas, ke la kontakto inter niaj du landoj ankoraŭ estas grava,” skribis Albanese en sociaj komunikiloj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree