La 7an de novembro inaŭguriĝis la unua grandskala sciencteknika muzeo pri interreta temo, Wuzhen-a Monda Interreta Scienca kaj Teknologia Muzeo, kun konstrua areo de 43 000 kvadrataj metroj.
La muzeo rakontas la pasintecon kaj nunecon de la interreto de tutmonda perspektivo kaj ankaŭ la komprenon de la estonteca evoluado de la interreto, kaj montras la ŝlosilajn teknologiojn, gravajn okazaĵojn kaj gravajn figurojn de la interreto.
En la malferma ceremonio, 15 enlandaj kaj eksterlandaj fakuloj pri interreto kaj rilataj industrioj estis invititaj formi la komitaton de fakuloj de Wuzhen-a Monda Interreta Scienca kaj Teknologia Muzeo.