Opinisondo: Pli ol 90% de enketitoj laŭdas altnivelan malfermon de Ĉinio
Yu Publikigita: 2023-11-08 11:08:14

Lastatempa tutmonda interreta enketo farita de CGTN (Ĉina Tutmonda Televida Reto) montris, ke pli ol 90% de la enketitoj opiniis, ke la okazigo de la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) en la lastaj ses jaroj plene eligis fortan signalon de daŭra altnivela malfermo de Ĉinio al la ekstera mondo. Tio estos grava okazo por malkvieta mondo kaj monda ekonomio kun malforta renormaliĝo.

La enketo estis publikigita en la angla, hispana, franca, araba kaj rusa platformoj de CGTN, kaj pli ol 10 000 retanoj voĉdonis, esprimante siajn opiniojn ene de 24 horoj.

En la enketo, ĉirkaŭ 83,6% de tutmondaj enketitoj opinias, ke populareco de ĈIIE reflektas la fortan fidon de tutmonda komerco al libera komerco kaj malfermaj merkatoj. Dume, ĉirkaŭ 86,8% opinias, ke ĈIIE fariĝis grava platformo de entreprenoj trovi certecon en necerta internacia medio.

Malfermo estas la vivlinio de la monda ekonomio. La turbula tutmonda medio emfazas la valoron de ĉi tiu vivlinio. Laŭ la enketo, 82,5% de tutmondaj enketitoj opinias, ke landoj devas antaŭenigi liberigon kaj faciligon de komerco kaj investo kaj aktive konstrui malferman ekonomion por ke kungajna kunlaboro povu profitigi la mondon, kaj 87,2% laŭdas la klopodojn de Ĉinio por protekto de ekonomia tutmondiĝo, kaj opinias, ke Ĉinio ludis esencan rolon en antaŭenigo de la renormaligo de la monda ekonomio kaj realigo de pli ekvilibra, kunordigita kaj daŭripova disvolviĝo.

La sesa ĈIIE tiris partoprenantojn el 154 landoj, regionoj kaj internaciaj organizoj tra la mondo, kun 289 el la plej potencaj 500 kompanioj kaj industriaj estroj de la mondo montrantaj siajn plej novajn produktojn. Pli ol 400 novaj produktoj, teknologioj kaj servoj debutis. Dek unu landoj ekspozicias la unuan fojon kaj 34 landoj montras siajn markojn eksterrete la unuan fojon. La usona registaro oficiale starigis pavilonon, ankaŭ la unuan fojon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree