He Lifeng, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, vicĉefministro de la Ŝtata Konsilio kaj ĉina estro pri ĉina-usonaj ekonomiaj kaj komercaj aferoj, merkrede ekiris al San-Francisko por viziti Usonon laŭ la invito de usona ministro pri financo Janet Yellen.
La vizito celas efektivigi komunajn konsentojn de la renkontiĝo de du ŝtatestroj en Balio de la 8a ĝis la 12a de novembro. En la renkontiĝo, la du ŝtatestroj konsentis fari dialogon kaj kunordigon inter financaj grupoj pri makroskopa ekonomia politiko, ekonomio kaj komerco.
Septembre la du flankoj establis ekonomiajn laborgrupojn, inkluzive de ekonomia laborgrupo kaj financa laborgrupo. Antaŭ duona monato la du laborgrupoj respektive okazigis kunvenojn.
La vizito utilas fortigi kunlaboron inter la du landoj en ekoniomia kampo. Ĉinio postulas, ke Usono doni gravecon al zorgoj de Ĉinio, kio estas antaŭkondiĉo de la interŝanĝo. Tiuj jenaj zorgoj devas esti alte atentataj de Usono kaj responditaj per reala agado. La zorgoj rilatas al ekonomia politiko de Usono pri Ĉinio, provizĉeno, duonkonduktaĵa politiko, justa traktado al ĉinaj entreprenoj investantaj en Usono, misfamigo de komerca medio en Ĉinio kaj kuna traktado de tutmondaj defioj.
Antaŭ ol publikigo de la vizitoplano, Vaŝingtona Poŝto publikigis artikolon de Janet Yellen. Ŝi diris, ke dum ŝia vizito al Ĉinio en julio, ŝi jam klarigis al Ĉinio, ke la usonaj ekonomiaj politikoj estas bazitaj sur rekta ŝtata sekureco kaj ne celas akiri superecon por Usono aŭ premi aliajn landojn.