La tuta familio de grandaj pandoj Meixiang, Tiantian kaj Xiaoqiji revenis de Usono al Ĉinio. Mexiang kaj Tiantian estis donacitaj al Usono en 2000 kaj loĝis en la nacia zoo en Vaŝingtono. La interkonsento komence daŭris 10 jarojn kaj estis daŭrigita multfoje post 2010. Iliaj tri gefiloj Taishan, Baobao kaj Beibei jam revenis al Ĉinio antaŭe. Xiaoqiji, ilia filo, naskiĝis en aŭgusto de 2020.