Antaŭtagmeze de la 10a de novembro plensukcese fermiĝis Monda Interreta Konferenco 2023 en Wuzhen de Zhejiang-provinco. La konferenco okazigis 20 forumojn pri interreta disvastigo kaj interŝanĝo kaj reciproka lernado inter civilizacioj, artefarita intelekto, elektronika komerco, tutmonda disvolva iniciato, interreta protektado de neplenkreskuloj kaj aliaj temoj, pli ol 1 800 gastoj el 126 landoj kaj regionoj partoprenis fizike kaj virtuale en la konferenco.