Mara produktvaloro de Ĉinio atingis 9 500 miliardojn da juanoj en 2022
Mirinda Publikigita: 2023-11-10 16:06:50

En la 9a de novembro en la inaŭguro de Internacia Oceana Semajno en Xiamen, estis publikigita la Raporto de Indicoj pri Ĉina Mara Disvolvo 2023. La raporto montras, ke en 2022 la mara disvolva indico de Ĉinio ests 120,6, pliiĝante je 2,5% kompare kun la sama periodo de 2021 kaj la mara disvolviĝo stabile altiĝis.

La raporto diras, ke mara ekonomio disvolviĝis kun plibonigo de popola vivo. En 2022 la ekonomia vivtena indico estas 123,9, pliiĝante je 3,8%. En 2022 la produktvaloro de mara industrio estis 9 500 miliardoj da juanoj, kreskante je 1,9% kompare kun la antaŭa jaro. La kresko de mara ekonomio montris fortan flekseblecon kaj la industria strukturo estis senĉese pliboniĝis. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree