Palestina prezidento Mahmoud Abbas vendrede faris paroladon dum ĉeesto al la memoriga kunveno por la 19a datreveno de forpaso de palestina eksa gvidanto Arafat. Abbas diris, ke Gazao estas integra parto de la palestina teritorio, kaj Palestino ne akceptas reokupadon de Israelo sur Gazao.
Kiel parto de kompleta politika solvo de Cisjordanio, Orient-Jerusalemo kaj Gazao, Palestino planas porti sur sin respondon en Gazao. Abbas refoje postulis dum sia parolado, ke Israelo tuj ĉesigu “agreson” kontraŭ Gazao kaj rapidigu liveri humanitarajn helpojn, inkluzive de provizado de medicinaj servoj, manĝaĵoj, akvo kaj hejtaĵoj.