Kreskanta altiro de Ĉina Internacia Importa Ekspozicio
Yu Publikigita: 2023-11-11 14:07:28

En la sesa Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE), komencaj kontraktoj pri aĉeto de varoj kaj servoj estis konkluditaj por unu jaro kun totala sumo de 78,41 miliardoj da usonaj dolaroj, kio estas nova rekorda sumo. Estas la kresko de 6,7% kompare kun la kvina ĈIIE.

En ĉi-jara ekspozicio, la konstante vastiĝanta stando, la unua prezento de novaj produktoj kaj plifortigitaj kaj plibonigitaj investoj en Ĉinio montras la unikan ĉarmon de ĉi tiu fenestro por malfermo kaj novigado de Ĉinio.

La grandega potencialo por altgradigo de la ĉina konsuma merkato liveras la ŝancon provi novajn teknologiojn kaj produktojn tra la mondo, kaj prezentas platformon, sur kiu homoj povas kunigi siajn fortojn por solvi disvolvajn problemojn per scienca kaj teknologia novigado.

La liberigo de nova kinet-energio ebligas al pli da kompanioj partopreni en la ŝancoj de la ĉina merkato, inkluzive de usonaj kompanioj. Altrangaj oficialuloj de la usona registaro partoprenis en ĉi-jara ekspozicio, kaj la usona agrikultura sektoro sendis la plej grandan delegacion al Ĉinio ekde 2016. Ĉi tio montras la grandan gravecon donitan de la usona flanko al la granda ĉina merkato.

Ĉi tiu jaro markas la 45an datrevenon de la komenco de reformo kaj malfermo de Ĉinio kaj ankaŭ la 10an datrevenon de la komuna konstruado de la iniciato Zono kaj Vojo. Starigo de la nova apudhavena areo de la Ŝanhaja Liberkomerca Eksperimenta Zono, akcelado de la konstruado de la Liberkomerca Haveno de Hainan, kaj kontinua redukto de la negativa listo pri aliro de alilandaj investoj kaj kompleta nuligo de limigoj por aliro de alilandaj investoj al la fabrikada industrio, ĉiuj gravaj novaj rimedoj por malfermo estis efektivigitaj, kio pruvas, ke Ĉinio dividas ŝancojn kun la mondo per pli grandaj klopodoj kaj kontinue plenumas siajn promesojn per praktikaj agoj.

Laŭ oficialaj informoj, entute preskaŭ 200 kompanioj registriĝis por la 7a ĈIIE anticipe. Ĉi tiu konfido al disvolvado de la ĉina merkato baziĝas sur la klopodoj de la ekspozicio por antaŭenigo de tutmonda ekonomia kresko, sur la sincereco de Ĉinio por livero de novaj ŝancoj al la mondo per altnivela malfermo kaj sur la firma decido de Ĉinio pri antaŭenigo de konstruado de malferma tutmonda ekonomio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree