La sesa Ĉina Internacia Importa Ekspozicio vendrede fermiĝis. Kuba ĉefministro Manuel Marrero Cruz, kiu ĉeestis la ekspozicion, ricevis intervjuon de Ĉina Komunikila Grupo (CMG). Li diris, ke Ĉinio malfermis pordon al la mondo, kaj la importa ekspozicio liveris oportunojn por multaj industrioj de Kubo.
Li diris, ke Kubo starigis propran pavilonon por eksponi diversajn varojn kaj servojn de kubaj kompanioj al la internacia merkato. Ili jam ricevis multajn mendilojn el ĉinaj kompanioj. Cetere, Kubo aranĝis apartan budon por eksponi sian biomedicinon, kiu inkluzivas teknologion de ĉiuj progresintaj entreprenoj el la biomedicina rondo de Kubo. Kelkaj el ili havis komercon en Ĉinio en formo de kuba-ĉina kuna entrepreno je pli ol 20 jaroj kaj jam akiris grandan sukceson. Kun la spirito de malfermo kaj inkluzivemo, la importa ekspozicio malfermis pordon de la vasta kaj grava merkato de Ĉinio al la tuta mondo, ne nur riĉaj evoluintaj landoj, sed ankaŭ “tutmonda sudo” de evoluantaj landoj, povas trovi oportunojn ĉi tie.