Rimarkoj de ĉina proparolanto pri venonta vojaĝo de Xi al Usono
Yu Publikigita: 2023-11-11 09:47:57

Proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio vendrede faris rimarkojn pri la venonta vojaĝo de ĉina prezidanto Xi Jinping al Usono laŭ la invito por ĉina-usona pintkunveno kaj la 30a Kunveno de Ekonomiaj Gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK).

Responde al demando rilata al la atendo de Ĉinio pri la ĉina-usona pintkunveno, la proparolanto diris, ke laŭ la invito de usona prezidento Joe Biden, prezidanto Xi vojaĝos al Usono por ĉina-usona pintkunveno kaj la 30a Kunveno de Ekonomiaj Gvidantoj de APEK. La du ŝtatestroj faros detalan komunikadon pri demandoj de strategia, ĝenerala kaj fundamenta graveco en formado de ĉina-usonaj rilatoj kaj gravaj demandoj pri paco kaj disvolviĝo de la mondo.

Koncerne la atendon de Ĉinio pri la 30a Kunveno de Ekonomiaj Gvidantoj de APEK, la proparolanto diris, ke okaze de la 30a datreveno de la unua kunveno de gvidantoj de APEK, la vojaĝo de prezidanto Xi al APEK laŭ invito reflektas la grandan gravecon, kiun Ĉinio donas al Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro.

La proparolanto diris, ke kun multaj faktoroj de nestabileco kaj necerteco en la monda ekonomio, estas ĝenerala atendo, ke Azi-Pacifiko restu ekonomia motoro por gvidi tutmondan kreskon. APEK estas grava platformo por ekonomia kunlaboro en Azi-Pacifiko. Prezidanto Xi faros gravan paroladon en la kunveno por plene ekspliki la gravajn proponojn de Ĉinio pri profundigo de azi-pacifika kunlaboro kaj antaŭenigo de regiona kaj tutmonda kresko.

"Ni esperas, ke ĉiuj partioj memoru, kio kunigis landojn kaj regionojn en Azi-Pacifiko en la komenco, fokusiĝu al la urĝaj bezonoj de la regiono, profundigu solidarecon kaj kunlaboron, plenumu la Putrajaya-Vision 2040 de APEK en ĉiuflanka kaj ekvilibra maniero, kaj laboru por pozitivaj rezultoj en la kunveno, por liveri novan kreskigan impeton al Azi-Pacifiko kaj la tuta mondo kaj kune konstrui azi-pacifikan komunumon kun komuna estonteco," diris la proparolanto.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree