Ĉina vicĉefministro He Lifeng interparolis kun usona financa ministro Yellen
Mirinda Publikigita: 2023-11-11 18:46:17

De la 8a ĝis la 12a de novembro, ĉina vicĉefministro, ĉina estro pri ĉina-usonaj ekonomiaj kaj komercaj aferoj He Lifeng vizitas Usonon kaj dume faris kelkajn interparolojn kun usona ministro pri financo Janet Yellen. La du flankoj sin dediĉis al efektivigo de gravaj konsentoj atingitaj de la du ŝtatestroj, preparado por ekonomiaj fruktoj de la venonta renkontiĝo inter la du ŝtatestroj en San-Francisko kaj antaŭenigo de revenigo de la rilatoj inter la du landoj al la vojo de sana kaj stabila disvolvado. Ĉinio klare esprimis zorgojn pri dudirekta investa limigo de Usono al Ĉinio, premado kaj sankcioj kontraŭ ĉinaj entreprenoj, limigo al eksportado al Ĉinio kaj aldono de tarifoj al ĉinaj produktoj, postulis, ke Usono reagu per praktikaj agoj. La du flankoj atingis gravajn konsentojn pri fortigo de interkomunikado, strebo al konsentoj, regado de diverĝoj kaj evito de eskaladiĝo de kontraŭstaroj kaŭzitaj de miskompreno. La du flankoj akcentis, ke Ĉinio kaj Usono ne strebas al ekonomia malkuplo kaj bonvenigas evoluigi sanan ekonomian rilatecon por liveri justan konkurencan medion al entreprenoj kaj laborantoj de ambaŭ flankoj kaj akceli bonfarton de la du popoloj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree