Ekskluziva intervjuo kun usona fakulo pri internaciaj demandoj William Jones
Yu Publikigita: 2023-11-12 19:05:10

William Jones, usona fakulo pri internaciaj demandoj kaj ĉefo de la vaŝingtona filio de la revuo Executive Intelligence Review, lastatempe diris en intervjuo kun la novaĵ-agentejo Xinhua, ke estas grave, ke Usono kaj Ĉinio, ambaŭ mondaj potencoj, renkontu unu la alian duonvoje, kaj ke li atendas, ke la venonta usona-ĉina pintkunveno en San-Francisko gvidos rilatojn inter la du landoj plue reveni al la ĝusta direkto.

Jones diris, ke ekde junio de ĉi tiu jaro, estas evidenta kresko de kontaktoj kaj kulturaj interŝanĝoj inter la registaroj de Usono kaj Ĉinio, kaj ambaŭ flankoj klopodas ĉesigi stagnon de siaj rilatoj kaj revenigi ilin al stabileco, kaj la venonta renkontiĝo inter la du ŝtatestroj estas ĝuste la rezulto de iliaj klopodoj.

Jones atentigis, ke en la pasintaj monatoj, usonaj kaj ĉinaj altranguloj faris rektajn dialogojn kaj profundan komunikadon pri duflankaj rilatoj, ekonomio, komerco, klimata ŝanĝiĝo kaj aliaj demandoj. La interŝanĝoj de altnivelaj vizitoj iagrade ludis rolon en stabiligo de duflankaj rilatoj. Samtempe, la popola amikeco inter Usono kaj Ĉinio ludis gravan rolon por korekti la netaŭgajn politikojn de Usono al Ĉinio.

Jones esprimis sian atendon, ke la renkontiĝo de la ŝtatestroj gvidu rilatojn inter la du landoj reveni al ĝusta vojo. Li aldonis, ke Usono kaj Ĉinio, ambaŭ mondaj potencoj, devas renkonti unu la alian duonvoje. "Estas grave ĝustigi la usona-ĉinajn rilatojn al la ĝusta direkto.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree