Ĉina sendito urĝas tujan batalhalton inter Israelo kaj Palestino
Yu Publikigita: 2023-11-12 13:30:46

Ĉina konstanta reprezentanto al la Unuiĝintaj Nacioj (UN), Zhang Jun, vendrede alvokis tujan batalhalton inter Israelo kaj Palestino.

"Batalhalto kaj fino de la batalado ne povas esti prokrastita. Batalhalto neniel estas diplomatia deklaro. Ĝi estas la sola espero por la homoj en Gazao por pluvivi," Zhang diris al la urĝa kunveno de la Sekureca Konsilio de la UN pri la palestina-israela situacio.

Li diris: “La nuna konflikto daŭris 35 tagojn kaj la situacio kontinue malboniĝas. Ni alvokas ĉiujn partiojn, precipe la ĉefan potencon, kiu havas unikan influon sur la partioj, flankenmeti ĉiujn geopolitikajn konsiderojn kaj duoblajn normojn kaj enfokusigi ĉiujn klopodojn al la celo de batalhalto kaj fino de la batalado. Ni urĝas Israelon malhelpi la intensiĝantan kolonianan perforton en Cisjordanio por eviti disvastiĝon de konflikto. "

"Kiam dekmiloj da homoj, inkluzive de pli ol 4 000 infanoj, perdis sian vivon; kiam pli ol 1,6 milionoj da homoj estis devigitaj fuĝi de siaj hejmoj; kiam 2,3 milionoj da homoj daŭre suferas pro manko de akvo, elektro, brulaĵo, manĝaĵo kaj medicino; kaj kiam hospitaloj, lernejoj, tendaroj de rifuĝintoj kaj instalaĵoj de al UN estis ofte atakitaj, tio estas ne nur humaneca krizo, sed ankaŭ, kiel priskribita de la ĝenerala sekretario de la UN, Antonio Guterres, krizo de la homaro ," li aldonis.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree