Enketo de CGTN: Balia konsento estas ŝlosilo por ĉina-usonaj rilatoj
Lucia Publikigita: 2023-11-13 19:30:02

86% de respondintoj al tutmonda reta enketo farita de CGTN opinias, ke la ŝlosilo por konservi la sanan kaj stabilan disvolviĝon de rilatoj inter Ĉinio kaj Usono estas preni praktikajn rimedojn por efektivigi la konsenton atingitan de la gvidantoj de la du landoj dum ilia renkontiĝo en Balio en novembro 2022.

Kompare kun enketo farita antaŭ kvar monatoj, la proporcio tenanta ĉi tiun vidpunkton altiĝis je 4,1 elcentoj.

91% de respondintoj kredas, ke la sana disvolviĝo de rilatoj inter Ĉinio kaj Usono estu bazita sur reciproka respekto kaj egala traktado.

Dume, 92% de respondintoj kredas, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono ne estas nulsuma ludo, kaj ĉiu provo transformi kaj reteni la alian flankon estas nereala.

Laŭ 83,2% de respondintoj, Ĉinio kaj Usono devas objektive interkompreni sin pri la strategiaj intencoj, efike trakti konkurencivajn faktorojn en rilatoj inter Ĉinio kaj Usono kaj malkovri komunaĵojn.

77% de respondintoj urĝis la du landojn konservi plenan komunikadon, malhelpi miskomprenon kaj miskalkuladon kaj puŝi la rilatojn inter Ĉinio kaj Usono reveni al sana kaj stabila evoluvojo kiel eble plej baldaŭ.

La enketo estis publikigita en la angla, hispana, franca, araba kaj rusa platformoj de CGTN, kun pli ol 10 000 retumantoj voĉdonantaj ene de 24 horoj. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree