Eŭropaj multlandaj amaskomunikiloj atentas renkontiĝon de ĉina kaj usona ŝtatestroj
CMG Publikigita: 2023-11-13 20:45:58

Neoficiala kunveno de gvidantoj el la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK) por 2023 okazos de la 15a ĝis la 17a de novembro en San-Francisko, Usono. Invitite de la usona prezidento Biden, la ĉina prezidanto Xi Jinping veturos al Usono por ĉeesti la renkontiĝon de ĉina kaj usona ŝtatestroj kaj intertempe por partopreni en la 13a neoficiala kunveno de gvidantoj el APEK. Tiu intertraktado baldaŭ okazonta estas multe atentata de tutmondaj amaskomunikiloj, inkluzive de eŭropaj.

Mao Ning, proparolanto de la Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, rimarkigis, ke Ĉinio, ĉiam sekvante la tri principojn metitajn de la prezidanto Xi Jinping, tio estas reciproka respekto, paca kunekzistado kaj kunlaboro por komuna gajno, rigardas kaj traktas la rilatojn inter Ĉinio kaj Usono. Usono devas reale respekti raciajn interesojn kaj justan rajton de Ĉinio je disvolvo, sed ne nur emfazi siajn interesojn.

Richard Kozul-Wright, estro de la Sekcio por Tutmondiĝo kaj Disvolva Strategio sub la Konferenco de UN pri Komerco kaj Disvolvado (angle: UNCTAD), diris, ke nuntempe en la mondo estas multaj demandoj, kaj por solvi tiujn demandojn Ĉinio kaj Usono devas starigi bonfartajn kunlaborajn rilatojn, kaj ke potencoj devas kunlabori survoje de marŝado. “Se oni rigardas komercon el la angulo de ŝtata sekureco, oni detruos plurflankan komercon; laŭ UN ni bezonas sanan plurflankan sistemon por solvi tiujn streĉajn rilatojn kaj ekvilibrigi ilin.”

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree