Mao Ning, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, prezidis regulan gazetaran konferencon en la 13a de novembro 2023
Lucia Publikigita: 2023-11-14 15:23:16

La 13an de novembro 2023 Mao Ning, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, prezidis regulan gazetaran konferencon kaj respondis demandojn de raportistoj. Kiam ŝi respondis demandon de raportisto de People’s Daily, ŝi diris:

Ĉinio anoncis la viziton de prezidanto Xi Jinping al Usono por pinta kunveno laŭ la invito de Usono. La du ĉefestroj havos profundan komunikadon pri aferoj de strategia, ĝenerala kaj fundamenta graveco koncerne rilatojn inter Ĉinio kaj Usono kaj la mondpacon kaj evoluon.

Ĉinio rigardas kaj traktas siajn rilatojn kun Usono konforme al la tri principoj de reciproka respekto, paca kunvivado kaj kunlaboro por komuna gajno, proponitaj de prezidanto Xi Jinping. Grandlandaj konkuradoj kontraŭas la tendencon de nia tempo kaj donas neniun respondon al la problemoj en Usono aŭ la defioj en nia mondo. Ĉinio ne timas konkurencon, sed ni ne konsentas, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono estas difinitaj per konkurenco. Parolante pri zorgoj, Usono devas respekti la zorgojn de Ĉinio kaj la legitiman rajton je disvolvado, sed ne nur emfazi siajn proprajn zorgojn koste de la interesoj de Ĉinio. Serĉi restrukturi aliajn landojn laŭ sia bildo estas unuflanke deziremo kaj tipa hegemonismo kiu iras nenien. Ĉinio ne celas ŝanĝi Usonon, nek Usono devus serĉi formi aŭ ŝanĝi Ĉinion. Ni esperas, ke Usono agos laŭ sia devontigo ne serĉi novan Malvarman Militon kontraŭ Ĉinio kaj havi neniun intencon serĉi konflikton kun Ĉinio, kaj laboros kun Ĉinio por revenigi la dulandajn rilatojn al la vojo de sana kaj stabila disvolviĝo.

Por pli da informoj:

https://www.mfa.gov.cn/eng/xwfw_665399/s2510_665401/202311/t20231113_11179298.html

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree