Wang Yi konigis koncernajn informojn al mediatoj pri san-franciska renkontiĝo inter ŝtatestroj de Ĉinio kaj Usono kaj respondis demandojn.
Shanshan Publikigita: 2023-11-16 14:47:21

La 15-an de novembro laŭ la loka tempo, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun usona prezidento Joe Biden en Filoli-Ĝardeno, San-Francisko, Kalifornio. Post la renkontiĝo Wang Yi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio ( KPĈ) kaj ministro pri eksterlandaj aferoj konigis koncernajn informojn al mediatoj kaj respondis demandojn.

1. Hodiaŭ la renkontiĝo inter prezidanto Xi Jinping kaj prezidento Joe Biden altiris grandan atenton de la ambaŭ landoj kaj  la internacia komunumo. Kiel iris la interparolo de la du ŝtatestroj? Kiujn karakterizaĵojn la renkontiĝo havas?

R: Laŭ invito de usona prezidento Biden, ĉina prezidanto Xi atingis Usonon por partopreni en la renkontiĝo de la du ŝtatestroj en San-Francisko, kaj laŭ invitite ĉeestos la Neoficialan Renkontiĝon de Gvidantoj de APEK. Ĝuste nun, la renkontiĝo inter la du ŝtatestroj ĉe Filoli-Ĝardeno estis tre bona, ampleksa kaj profunda. La renkontiĝo havas tri karakterizaĵojn:

Unue, ĝi havas strategian signifon. Prezidento Biden sendis apartan invitilon al prezidanto Xi pri la renkontiĝo de la du ŝtatestroj, kiu estas malsama al la duflanka renkontiĝo dum ĉi tiu APEK-periodo. Usono specife deklaris, ke tio estis ĉin-usona "pintkunveno". Oni povas rimarki, ke ne nur la unikeco de la aranĝo, la atento de Ĉinio, Usono kaj la internacia komunumo, sed ankaŭ la graveco de la renkontiĝo mem, ĉio montris, ke tio estas pintkunveno de ŝtatestroj kun strategia signifo kaj profunda influo.

Due, tio estas historia momento. Ĉi tiu renkontiĝo okazis surbaze de la kerna periodo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. La internacia komunumo bezonas stabilan interrilaton de Ĉinio kaj Usono pli ol iam ajn. Prezidanto Xi denove vizitis Usonon post ses jaroj, kaj la du ŝtatestroj denove renkontiĝis vizaĝ-al-vizaĝe post unu jaro. Tio montris la historian heredaĵon kaj epokan valoron de la diplomatio de la dulandaj ŝtatestroj. Ĝi ankaŭ daŭrigis la amikecajn interŝanĝojn inter prezidanto Xi kaj prezidento Biden tra la jaroj, certe fariĝos mejloŝtono en la historio de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono kaj grava evento en la hodiaŭaj internaciaj rilatoj.

Trie, ĝi havas gvidan signifon. La renkontiĝo daŭris 4 horojn, kaj interpretado estis uzata ĉie. La du ŝtatestroj havis vizaĝ-al-vizaĝajn profundajn interŝanĝojn, prezentis gvidajn opiniojn pri la plej elstaraj temoj kiel starigo de ĝusta kompreno unu de la alia, ĝuste administri diferencojn kaj antaŭenigi dialogon kaj kunlaboron, kaj faris ampleksajn diskutojn pri trakto al la palestina-israela konflikto, la ukraina krizo kaj tutmondaj defioj kiel klimata ŝanĝiĝo kaj artefarita inteligenteco(AI). La direkta komunikado plue diskutis la ĝustan manieron por Ĉinio kaj Usono interkonsenti kiel du ĉefaj landoj, plue klarigis la respondecojn, kiujn Ĉinio kaj Usono kune surŝultras kiel la ĉefaj landoj, kaj formis estontecan "Vizion de San-Francisko" por atingi sanan, stabilan kaj daŭrigeblan interrilaton de Ĉinio kaj Usono, montris la direkton de la daŭripova disvolviĝo kaj planis la estontan skizon.

 

2. Dum ĉi foja renkontiĝo de ŝtatestroj, kiajn opiniojn kaj poziciojn koncentriĝis prezidanto Xi Jinping?

R: La du ŝtatestroj interŝanĝis opiniojn en atmosfero de reciproka respekto pri strategiaj, ĝeneralaj kaj direktecaj aferoj koncernaj al la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, kaj ankaŭ gravaj aferoj rilataj al mondpaco kaj disvolviĝo. Prezidanto Xi Jinping amplekse klarigis la aŭtoritatan pozicion de Ĉinio pri stabiligo kaj plibonigo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. La plej gravaj aspektoj inkluzivas jenajn:

La unua estas fari ĝustajn historiajn elektojn. Ĉu Ĉinio kaj Usono estas partneroj aŭ rivaloj? Ĉu ĝi estas reciproke utila kunlaboro aŭ konfrontiĝo? Ĉi tio estas fundamenta afero kaj oni ne povas fari subfosajn erarojn. Prezidanto Xi Jinping montris, ke historio estas la plej bona lernolibro kaj la realo estas la plej bona sobriga agento. Ni esperas, ke la du landoj povas fariĝi partneroj, fari aktivajn agojn en kunlabora tagordo, kiu estas je la intereso de ambaŭ flankoj, kaj pozitive interrilati en internaciaj kaj plurflankaj okazoj, tiamaniere la estonteco de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono estos brila.

La dua estas trovi la ĝustan interkonsentan manieron. Prezidanto Xi Jinping atentigis, ke Ĉinio kaj Usono havas malsamajn historiojn, kulturojn kaj sociajn sistemojn, sed oni ne povas ne trakti unu la alian. Estas nereale provi ŝanĝi la alian flankon. Kaj konflikto kaj konfrontiĝo estas neelteneblaj por iu ajn. La ĝusta aliro estas aliĝi al reciproka respekto, paca kunekzisto, kaj kungajna kunlaboro. La tri principoj estas ne nur gravaj spertoj ĉerpitaj el la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono dum la pasinta duonjarcento, sed ankaŭ profundaj malkaŝoj de konfliktoj kaj konfrontiĝoj inter ĉefaj potencoj en la historio, ili devas fariĝi la kunlaboran direkton de Ĉinio kaj Usono.

La tria estas evoluigi San-Franciskan Vizion. Prezidanto Xi montris, ke Ĉinio kaj Usono devas kune starigi ĝustan komprenon, kune efike administri diferencojn, kune antaŭenigi reciproke profitan kunlaboron, kune teni la respondecojn de ĉefaj potencoj kaj kune antaŭenigi popol-al-popolajn kaj kulturaj interŝanĝoj. Tiuj "kvin komunaĵoj" estos kvin kolonoj por la stabila disvolvo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono kaj malfermos novan vizion por la estonteco de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree