“San-Franciska revo” estu realaĵo
CMG Publikigita: 2023-11-17 17:19:20

La Filoli-Ĝardeno ĉe San-Francisko de Usono estas fama per sia pitoreska pejzaĝo. La 15an de novembro ĝi ankoraŭfoje iĝis fokuso de la monda respubliko: ĉi tie la ĉina prezidanto Xi Jinping kaj la usona prezidento Joe Biden faris preskaŭ kvarhoran intertraktadon, kaj ili alvenis al interkonsento en pli ol 20 ideoj, kiuj rilatas al politiko, diplomatio, kultura interŝanĝo, monda mastrumado, militafera sekureco kaj aliaj. En la renkontiĝo formiĝis “San-Franciska revo”, kio difinis direkton por plibonigi kaj disvolvi la rilatojn inter Ĉinio kaj Usono kaj donis certecon kaj stabilecon al la mondo, kiun nun ombras malkvieteco kaj variemo. BBC (British Broadcasting Corporation: Brita Brodkasta Korporacio) opiniis: “Tiu ĉi pintkunveno de la ĉina kaj usona ŝtatestroj estas sukcesa en multaj flankoj”.

Tio estas revizito de la prezidanto Xi al Usono post ses jaroj, kiel refoja renkontiĝo de la ĉina kaj usona ŝtatestroj post unu jaro. De Balio al San-Francisko, dum unu jaro, la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, pro la flankeniĝo de Usono de la Balia interkonsento, sin trovis en malstabileco kaj sekve maltrankviligis la mondon. En komuna klopodado Ĉinio kaj Usono kreis por si kondiĉojn, en kiuj ili “revenis al Balio kaj iris al San-Francisko”.

Inter homo kaj homo estas konduta principo, inter lando kaj lando ankaŭ estas kontakta principo. Reciproka respekto, paca kunekzistado, komuna gajno en kunlaboro – ĉio ĉi estas spertoj el la irado de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono dum la pasintaj 50 jaroj, kaj rezulte ili devus esti direkto, al kiu Ĉinio kaj Usono kune penu aliri. En la intertraktado la prezidanto Xi denove emfazis tiun ĝustan principon, kiun Ĉinio kaj Usono obeu, kaj prezentis novan deziratan perspektivon por ili ambaŭ.

Kio do pri “San-Franciska revo”? Ĉinio tiel priskribas: ĝi estas “kvin kolonoj” masonitaj por la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, kaj ĉi tie oni emfazas, ke la du partioj devas komune starigi ĝustan konscion, efike superregi malkonkordon, akceli komunan gajnon en kunlaboro, porti devon de potenco, kaj plivigligi kulturan interŝanĝon. Koncerna fakulo de la rubriko “Komento” ĉe ĈRI rimarkigis, ke tiuj “kvin kolonoj” estas agplano, por ke la ĉina-usona rilateco stabiliĝu kaj pliboniĝu.

Nun, San-Francisko jam fariĝis nova startpunkto de la dulandaj rilatoj. Oni esperas, ke Usono tiros lecionojn el sia flankeniĝo de la Balia interkonsento, direktante sin al Ĉinio kaj plenumante la komunajn ideojn formitaj ĉe la du ŝtatestroj. De San-Francisko ni ekiru kaj igu la deziratan perspektivon reala!

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree