Wang Yi: Renkontiĝo inter ŝtatestroj Xi Kaj Biden iris bone kaj montris reciprokan respekton
Ĝoja Publikigita: 2023-11-17 04:09:09

Ĉina ministro de eksterlandaj aferoj Wang Yi diris al amaskomunikiloj, ke iris bone la renkontiĝo de la ŝtatestroj, ĉina prezidanto Xi Jinping kaj usona prezidento Joe Biden, en merkredo, aldonante, ke ĝi okazis en atmosfero de reciproka respekto.

Wang Yi, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), diris, ke la kunveno estas strategia, historia kaj profunda.

Wang diris, ke la kunveno daŭris kvar horojn.

Li diris, ke la du gvidantoj donis opiniojn pri la plej elstaraj temoj de la dulandaj rilatoj, inkluzive de alpreno de prava percepto de unu la alia, racia trakto de malsamoj kaj akcelo de dialogo kaj kunlaboro.

Wang diris, “En la atmosfero de reciproka respekto, la du ŝtataj gvidantoj faris interŝanĝojn pri opinioj rilataj al strategiaj kaj ĝeneralaj temoj, ŝlosilaj por la direkto de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, kaj al ĉefaj temoj influantaj la mondan pacon kaj disvolvon.”

Wang diris, ke prezidanto Xi donis ampleksan kaj aŭtoritatan klarigon pri ĉina starpunkto rilata al stabiligo kaj akcelo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono.

Wang diris al raportistoj, ke Xi esprimis la esperon, ke la du landoj fariĝos partneroj kaj aktive akcelos kunlaboron sur la kampoj, kie iliaj interesoj estas samaj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree