La 16an de novembro en San-Francisko, Usono, okazis la Ĉina-usona Amika Dialogo pri Interpopola kaj Kultura Interŝanĝo, kunorganizita de la Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) kaj la Asocio de Interŝanĝo por Junuloj Lernantoj de Usono kaj Ĉinio.
Ĥoro de Lincon-Mezlernejo en Tacoma de Usono zorge preparis man-pentritajn verkojn por ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan, kaj sendis naskiĝtagajn bondezirojn al Peng Liyuan kun naskiĝtagaj salutkartoj kaj ĥoraj kantoj. La prezidanto de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) Shen Haixiong akceptis ilin en la nomo de Peng Liyuan.