Vespere de la 15a de novembro laŭ la loka tempo, ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis la bonvenigan bankedon kune organizitan de usonaj amikaj grupoj en San-Francisko, Usono.
Amikoj de Iowa, veterano de Flugantaj Tigroj, posteulo de generalo Stilwell ktp., kiuj verkis bonajn rakontojn pri amikaj popolaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Usono, kolektiĝis kune kun centoj da reprezentantoj de la usona registaro, membroj de amikaj grupoj kaj aliaj reprezentantoj el ĉiuj kampoj, kaj aŭskultis la gravan paroladon de prezidanto Xi Jinping.