Wang Yi: Xi-Biden-renkontiĝo "stabiligas kaj plibonigas" ĉina-usonajn rilatojn
Pluveta Publikigita: 2023-11-19 09:01:33

Ĉina ministro pri eksteraj aferoj Wang Yi sabate diris al amaskomunikiloj, ke la renkontiĝo inter ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia usona paralelulo Joe Biden "stabiligas kaj plibonigas" la duflankajn rilatojn en historia tempo.

Wang faris la rimarkojn, kiam Xi finis sian usonan vojaĝon post la renkontiĝo kun Biden kaj la ĉeesto al la 30-a kunveno de Ekonomiaj Gvidantoj de APEK en San-Francisco, Kalifornio. Prezidanto Xi revenis al Pekino sabate vespere.

Wang, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, citis dirojn de Xi dum tiea renkontiĝo kun Biden merkrede, dirante, ke "por Ĉinio kaj Usono, turni la dorson unu al la alia ne estas opcio. Estas nereale por unu flanko restrukturi la alian. Kaj konflikto kaj konfrontiĝo havas neelteneblajn sekvojn por ambaŭ flankoj."

"La San-Francisco-renkontiĝo ne devus esti fino, sed nova komenco," Wang ankaŭ diris, instigante Vaŝingtonon plenumi sian promeson.

Wang diris ankaŭ, ke per klopodoj de ambaŭ flankoj, progreso estis farita sur diversaj kampoj, inkluzive de artefarita inteligenteco, batalo kontraŭ drogoj, armea komunikado, rekta flugado kaj interhoma interŝanĝo.

Wang emfazis, ke komunikado inter la du popoloj estas ŝlosilo por la ĉina-usonaj rilatoj, postulante pli proksimajn ligojn inter ordinaraj homoj de ambaŭ flankoj.

Pri kunlaboro de la azi-pacifika regiono, Wang atentigis, ke malfermiteco kaj inkluziveco estas la ŝlosilvortoj por ke la regiono eniru aliajn "orajn 30 jarojn".

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree