Ekspresa servo de Ĉinio rapide kreskis en antaŭaj dek monatoj de 2023
Yu Publikigita: 2023-11-20 18:06:04

Oficialaj donitaĵoj montris lunde, ke la komerca kvanto kaj enspezo de la ekspresa servo de Ĉinio rapide kreskis en la unuaj dek monatoj de ĉi tiu jaro.

Laŭ la Ŝtata Poŝta Buroo, la totala enspezo de ekspresa servo kalkuliĝis al 964,38 miliardoj da juanoj (ĉirkaŭ 134,67 miliardoj da usonaj dolaroj) en la periodo de januaro ĝis oktobro, kreskante je pli ol 12,3% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro. Kompanioj de ekspresa servo traktis 105,17 miliardojn da pakoj en ĉi tiu periodo, pli multe je 17% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.

Sole en oktobro, la ekspresa servo de Ĉinio vidis fortan ekspansion, kun 12,06 miliardoj da liveraĵoj kaj 109,83 miliardoj da juanoj da komerca enspezoj.

La fortika tendenco solidiĝos en ĉi tiu monato kun drasta kresko de ekspresaj liveraĵoj dum la jara interreta aĉet-festivalo "Duobla 11".

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree