Han Zheng renkontiĝis kun komuna delegacio de ministroj de eksterlandaj aferoj el arabaj kaj islamaj landoj
Ĝoja Publikigita: 2023-11-21 12:35:20

Ĉina vicprezidanto Han Zheng lunde en Pekino renkontiĝis kun komuna delegacio de ministroj de eksterlandaj aferoj el arabaj kaj islamaj landoj, gvidata de saud-arabia ministro pri eksterlandaj aferoj Faisal bin Farhan Al Saud. Al la renkontiĝo ĉeestis ministroj de eksterlandaj aferoj de Jordanio, Egiptio kaj Palestino, kaj ĝenerala sekretario de Organizo de Islama Kunlaboro.

Han diris, ke Ĉinio alte laŭdas eksterordinaran komunan pintkunvenon de arabaj kaj islamaj landoj pro ĝia paca klopodado kaj justa alvoko, subtenas ministronivelan komunan sekvan komitaton de la pintkunveno ludi pli grandan rolon. Ĉinio esprimas profundan zorgon pri la nenormala severa situacio en Gazao, kaj rapidigas urĝan helpon de materialoj kaj kontantoj. Kiel ĉi-monata prezidanto-lando de la Sekureca Konsilio (SK) de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), Ĉinio volas daŭre kun landoj arabaj kaj islamaj antaŭenigi diversajn flankojn efektivigi koncernajn rezoluciojn de la Ĝenerala Asembleo de UN kaj la SK kaj kontinue klopodi por haltigi la militon, mildigi la humanecan situacion kaj reveni al la "du-ŝtata solvo".

Faisal bin Farhan Al Saud kaj aliaj membroj de la delegacio dankis Ĉinion, ke ĝi elvolvis sian estrivon kaj pusis la Ĝeneralan Asembleon de kaj la SK de UN pasigi gravan rezolucion. Landoj arabaj kaj islamaj alte laŭdas Ĉinion pro ĝiaj persistado en principo kaj subtenado al senpartieco, kaj esperas komune kun Ĉinio akceli tujan haltigon de la milito, fortigon de humana helpo kaj praktikan efektivigon de "du-ŝtata solvo".

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree