Wang Yi kaj Riyad Al-Maliki interŝanĝis gratulmesaĝojn
Ĝoja Publikigita: 2023-11-21 12:31:03

Wang Yi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj, kaj Riyad Al-Maliki, palestina ministro pri eksterlandaj aferoj, lunde interŝanĝis gratulmesaĝojn por celebri la 35an datrevenon de la starigo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

Wang diris, ke en la lastaj 35 jaroj post la starigo de la dulandaj diplomatiaj rilatoj, la rilatoj ĉiam disvolviĝis sane kaj stabile, kaj amikeco inter la du popoloj kontinue profundiĝis. Ĉinio ĉiam subtenas la palestinan popolon fari justajn aferojn por reposedi naciajn laŭleĝajn rajtojn, tre atentas la nunan situacion de Gazao, kaj la ĉina flanko ĉiam proponas tuj haltigi la militon, protekti civilulojn, mildigi la humanecan situacion kaj efektivigi la "du-ŝtatan solvon", kaj daŭre faros kontinuan klopodadon por frue ĉiuflanke, juste kaj ĝisfunde solvi la palestinan demandon.

Riyad Al-Maliki diris, ke Palestino firme subtenas iniciatojn, proponitajn de prezidanto Xi Jinping, pri Zono kaj Vojo, tutmonda disvolvo, tutmonda sekureco kaj tutmonda civilizacio, kaj daŭre firme plenumos la politikon de unu Ĉinio. Palestino laŭdas la ĉinan flankon pro ĝia justa starpunkto pri la gazaa konflikto kaj ĝia ĉiama subteno al justaj aferoj de la palestina popolo.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree