Ĉina ĉefministro Li Qiang lunde sendis mesaĝon al alĝeria ĉefministro Ennadir Larbaoui, esprimante gratulon al li pro lia enoficiĝo kiel ĉefministro de Popola Demokratia Respubliko de Alĝerio.
Li diris, ke la tradicia amikeco inter Ĉinio kaj Alĝerio estas profunda. En la lastaj 65 jaroj post starigo de la dulandaj diplomatiaj rilatoj, la duflankaj rilatoj disvolviĝis kontinue, sane kaj stabile, kaj abundis fruktoj de interŝanĝoj kaj kunlaboro sur diversaj kampoj. La ĉina registaro tre atentas disvolvon de la rilatoj kun Alĝerio. Li volas komune kun ĉefministro Ennadir Larbaoui efektivigi gravajn konsentojn atingitajn de la dulandaj ŝtatestroj, kontinue solidigi la dulandan politikan konfidon, profundigi praktikan kunlaboron kaj puŝi la ĉina-alĝerian ĉiuflankan strategian partnerecon por pli granda disvolviĝo.