Zhao Leji, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio, lunde sendis mesaĝon al Mohamed Aslam pro lia elektiĝo kiel prezidanto de parlamento de Maldivoj.
Zhao diris, ke Ĉinio kaj Maldivoj havas tradician amikecon kaj starigis modelon de egala traktado, kunlaborado kaj komuna gajno inter landoj grandaj kaj malgrandaj.