Unua strategia dialogo inter ministroj pri eksterlandaj aferoj de Ĉinio kaj Uzbekio okazis en Pekino
Yu Publikigita: 2023-11-22 15:45:21

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi okazigis la unuan strategian dialogon inter ministroj pri eksterlandaj aferoj de Ĉinio kaj Uzbekio kun uzbeka ministro pri eksterlandaj aferoj Bakhtiyor Saidov marde en Pekino.

La du flankoj faris ampleksan kaj profundan komunikadon kaj atingis vastan konsenton pri efektivigo de la grava konsento atingita de la du ŝtatestroj kaj plifortigo de la sinergio de disvolvaj strategioj, kaj kune anoncis starigon de la mekanismo de strategia dialogo inter ministroj pri eksterlandaj aferoj de la du landoj.

Wang, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), diris, ke Ĉinio kaj Uzbekio estas amikaj najbaroj kun komuna estonteco, kaj ke kiom ajn ŝanĝiĝas la internacia situacio, la duflankaj rilatoj konservas sanan kaj stabilan disvolviĝon kaj estas plenaj de viveco.

Wang diris, ke Ĉinio volas labori kun Uzbekio por bone utiligi la novan platformon de la strategia dialogo inter ministroj pri eksterlandaj aferoj de la du landoj, antaŭenigi ĉiuflankan reciprokprofitan kunlaboron kaj rapidigi la konstruadon de ĉina-uzbeka komunumo kun komuna estonteco.

Wang alvokis la du flankojn firmigi la kredon de solidareco kaj reciproka konfido, antaŭenigi komunan disvolviĝon, kultivi la publikan opinion pri longdaŭra amikeco kaj gardi pacon kaj stabilecon.

Saidov diris, ke Uzbekio alte ŝatas la solidan reciprokan fidon inter la du ŝtatestroj kaj la amikecon inter Ĉinio kaj Uzbekio kaj subtenas la tutmondajn iniciatojn proponitajn de Ĉinio, kaj plu observos la principon de unu Ĉinio, firme subtenos unu la alian kaj profundigos strategiojn reciprokan konfidon kun Ĉinio. Saidov aldonis, ke Uzbekio atendas amplekse profundigi ĉiuflankan kunlaboron kun Ĉinio kaj puŝi la duflankan ampleksan strategian partnerecon al nova nivelo.

La du flankoj ankaŭ konsentis plifortigi kunordigon ene de multflankaj kadroj kiel la Unuiĝintaj Nacioj kaj la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, antaŭenigi la konstruadon de ĉina-centraziaj mekanismoj kaj gardi pacon, disvolviĝon, sekurecon kaj stabilecon de la regiono.


Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree