Ĉina ĉefministro Li Qiang lunde sendis gratulmesaĝon al Pedro Sánchez pro lia daŭra enoficiĝo kiel hispana ĉefministro.
Li diris, ke en la lastaj 50 jaroj post starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Hispanio, la du landoj sincere traktis unu al la alia, respektis unu la alian, atentas kernajn zorgojn de unu la alia kaj fortigas kunlaborojn sur diversaj kampoj. Ĉinio alte atentas la rilatojn kun Hispanio, volas kun Hispanio solidigi strategian konfidon, plivastigi praktikan kunlaboron, proksimigi popolanojn, kontinue pliigi bonaĵojn por la du popoloj kaj fari pozitivan kontribuon al sana kaj stabila disvolvo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo.