Prezidanto de IOK atendas profundigi kunlaboron kun ĈKG
Ĝoja Publikigita: 2023-11-22 14:14:46

Lastatempe prezidanto de Internacia Olimpika Komitato (IOK) Thomas Bach respondis leteron al direktoro de la Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) Shen Haixiong, atendante profundigi kunlaboron kun la ĈKG kaj komune komuniki pacan ideon.

En sia responda letero Bach diris, ke li tre ĝojas havi la okazon renkonti delegacion de la ĈKG en la domego de ĉefstabejo de IOK en svisa Laŭzano “Olimpika Hejmo”, kaj la domego markas kernan valoran koncepton de olimpika movado. Li estas honora malfermi memorigan brikon de la ĈKG en Olimpika Muzeo, komune ĝuante gloron de marko, kaj tiu ĉi aktivado atestis profundan kaj kontinuan kunlaboran partnerecon inter la du flankoj.

Bach atendas profundigi kunlaboron kun la ĈKG estonte, reklami olimpikan valoran koncepton al la ĉina publiko danke al duflanka forta partnereco kaj vasta raportado de la ĈKG pri estontaj olimpikoj kaj komune transdoni pacan ideon.

Shen Haixiong, vicministro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj direktoro de ĈKG, la 27-an de oktobro laŭ la loka tempo, vizitis la ĉefstabejon de IOK en svisa Laŭzano, kaj kune kun Thomas Bach, prezidanto de Internacia Olimpika Komitato (IOK), subskribis kunlaboran memorandon nome de la du flankoj. Ili ankaŭ ĉeestis al malfermo de memoriga briko de la ĈKG en Olimpika Muzeo. Dume, Bach donacis al Shen Haixiong memorigan medalon "Paco" de la IOK en 2023.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree